Kiel atingi de Flughaveno Gimhae(Busan) al ILEI Tiu ĉi informilo estas por vi,kiu alvenos la urbon Busan per aviadilo. [Notoj] Gimhae estas nomo de la najbara regiono de Busan. La flughaveno Gimhae situas en urbo Busan. Antaŭe la loko de la flughaveno apartenis al urbo Gimhae, tial ĝi ankoraŭ uzas la nomon Flughaveno Gimhae. Se vi trovas vin en la flughaveno Gimhae, vi bone alvenis la urbon Busan. En Koreio, oni nomas ter-etaĝon 1-a etaĝo, malsame ol en kelkaj landoj. KRW aŭ signifas korean mon-unuon Korea Ŭono. En tiu ĉi informilo, vi trovos Kie estas metroo-stacio, en la flughaveno Kiel atingi per metroo al ILEI-kongresejo Kiel aĉeti bileton por Metroo Kiel proksima estas de la metroo-stacio BEXCO la kongresejo? Kie estas Limuzina buso kaj Taksio, en la flughaveno Gimhae Bus-haltejoj de la Limuzina buso, ekde la flughaveno ĝis la kongresejo Arpina kaj ĝia najbaro Taksio, de la flughaveno al la kongresejo * Mi rekomendas al vi elekti la limuzinan buson.
Kie estas metroo-stacio, en la flughaveno Enlanda Terminalo Internacia Terminalo Metroo-stacio Flughaveno Gimhae havas 2 terminalojn,kiuj proksimas unu de la alia. Elvenante de kiu ajn terminalo, oni povas trovi Metroo-stacion,kiu staras meze de la aŭtoparkejoj, kaj kiun vi povas facile atingi per piediro. La metroo tie estas mallonga, malpeza tipo,kiu konsistas el nur 2 vagonoj. Ne estas rekta linio de la flughaveno al la ILEI-Kongresejo. Oni bezonas transvagoniĝi almenaŭ unu fojon. Ni malkonsilas al vi la uzon de metroo.
Kiel aĉeti bileton por Metroo Oni povas aĉeti bileton ĉe aŭtomato (bilet-maŝino). La bilet-aŭtomato en flughaveno estas purpura. Se vi aĉetas de ĝi unufojan bileton, fakte ĝi aspektas kiel ronda butono. En Busan-Metroo (ekz. Linio #2. Verda al ILEI-kongreso) Oni uzas tute alispecan bileton, se vi ne havas trafik-karton. Ĉar estas vere ĝene aĉeti novan bileton dum la vojo ekde la flughaveno al ILEI-kongresejo, precipe por unuafoja uzanto, precipe por alilanda gasto,kiu ne havas trafik-karton, ni ne rekomendas nun provi metroon.
Kiel atingi per metroo al ILEI-kongresejo Deunggu Deokdu Flughaveno Gimhae Seobusan Yutongjigu Waebeop Renecite Sasang Gamjeon Jurye Naengjeong Gaegeum Dongeui Univ. Gaya Buam Beomnaegol Beomil Jwacheon Buam Seomyeon Jeonpo Busan Int Finance Center, Busan Bank Munhyeon Jigegol Motgol Daeyeon Kyungsung Univ. Pukyong Nat l Univ. Namcheon Geunmyeonsan Gwangan Suyeong Millak Centum City BEXCO (Busan Museum of Art) Dongbaek Haeundae Vi prenu la metroon en la flughavena stacio. Ĝia linio sur mapo estas purpura. Vi atente elektu la direkton al stacio Sasang. Post tri stacioj vi jam atingos la stacion Sasang. La stacio Sasang estas finstacio por la purpura linio, kaj vi povas ŝanĝi al metroo Linio 2a (verda koloro),kiu kondukos vin al la ĉirkaŭaĵo de la kongresejo. Se vi aĉetas unufojan bileton, vi devas aĉeti denove novan bileton en la stacio Sasang. Se vi jam havas trafik-karton, vi ne bezonas fari tion. Al la kongresejo plej proksima stacio estas stacio BEXCO, la 26a stacio ekde la stacio Sasang
Kiel proksima estas de la metroo-stacio BEXCO la kongresejo? stacio Centum City stacio BEXCO stacio Dongbaek stacio BEXCO elirejo n-ro. 3 Stacio BEXCO Uzu la elirejon n-ro. 3 Vi povas piede iri al la kongresejo.
Kie estas Limuzina buso kaj Taksio, en la flughaveno Gimhae Internacia Terminalo elirejoj Limuzina buso transpaŝejo Taksio aŭtoparkejo Por iri al bus-haltejoj kaj taksi-haltejo, Eliru la terminalon kaj transiru la transpaŝejon. Estas bus-haltejoj, inter kiuj la haltejo n-ro.2 estas por Limuzina Buso. Ankoraŭ proksime de tie, vi vidos seriojn da taksioj. La bildo montras,kiel aspektas antaŭ la internacia terminalo. Tamen, saman formon havas ankaŭ la enlanda terminalo. Atenton! 2 kursoj de Limuzina buso. Ne konfuziĝu! Vi devas elekti Al Haeundae. (Ne al Seomyeon, Busan stacio) Veturpago : KRW 7,000 Vi povas aĉeti bileton antaŭe aŭ pagi kontante rekte al ŝoforo.
Vi uzas limuzinan buson, de flughaveno Gimhae al ILEI-Kongresejo Bus-haltejoj de la Limuzina buso, ekde la flughaveno ĝis la kongresejo 0-Flughaveno Gimhae 1-Namcheon-Dong 2-Gwangan-Dong 3-Gwangan Subway Station (metroo-stacio) 4-Suyeong Jct. (kruciĝvojo) 5-Suyeong Hyundai Apt.(apartamento) 6-Centum Hotel (hotelo) 7-Centum Home-Plus (magazeno) #7 8-Busan Sungmo Eye Hospital (hospitalo) #8 9-Gyeongnam Marina Apt. (apartamento) #9 10-Hotelo Park Hyatt Busan (hotelo) #10 11-Hanhwa Resort (kunsuvereneca loĝejo) #11 12-Hyundai Hyperion (apartamento) #12 13-The Westin Chosun Hotel (hotelo) #13 14-Grand Hotel (hotelo) #14 15-Haeundae Beach (mara strando) #15 Vi elbusiĝu ĉe la 8a haltejo Busan Sungmo Eye Hospital. Aŭ vi povas halti la 9an Gyeongnam Marina,ke vi povos pli bone vidi la kongresejon Arpina kaj ĝian najbaron Suyeong-ro Preĝejo #7 #8 #9 #14 #15 #10 #11 #13 La kurso de la limuzina buso ĉirkaŭ Arpina (ILEI-Kongresejo)
Arpina kaj ĝia najbaro Arpina ILEI-Kongresejo Preĝejo Suyeong-ro (suyong-ro Gjohŭe) Enirejo al la kongresejo Se vi haltos ĉe la 8a haltejo Busan Sungmo Eye Hospital, vi venos al kongresejo al malantaŭ de la kongresejo. vi bezonas trapsi intervojon de apartamento. Se vi haltos ĉe la 9a haltejo Gyeongnam Marina, vi venos al la antaŭa flanko de la kongresejo kun maro malantaŭ via dorso. Arpina estas facile trovebla, ĉar ĝia najbaro estas Suyeong-ro preĝejo kun la kruco sur ĝia turo. Oni diras, ke ĝi estas plej granda en urbo Busan. Aŭ vi povas halti la 9an Gyeongnam Marina,ke vi povos pli bone vidi la kongresejon Arpina kaj ĝian najbaron Suyeong-ro Preĝejo
Taksio, de la flughaveno al la kongresejo Veturprezo de Taksio Ordinara Taksio Luksa Taksio (Nigra) Baza prezo 2,800 por unua 2 km 5,000 por unua 3 km Prezo laŭ distanco 100/143m 100/35 sek. 200/164m 200/39 sek. Se vi uzas taksion eksteren de la urba teritorio, 20% da ekstra prezo aldoniĝas. Nenia ekstra pagigo. Se vi uzas taksion al Arpina, ILEI-Kongresejo, via veturo estos Tempodaŭro : ĉ. 60 min. Veturpago : ĉ. KRW 25,000 (Ordinara taksio) ĉ. KRW 45,000 (Luksa taksio, nigra kolora) Vi povas diri al ŝoforo Haeundae, Arpina aŭ montri lin la suban slipon, kaj li komprenos. 해운대아르피나유스호스텔 부산시해운대구 우 2 동해운대해변로 35 051) 731-9800